Baldaŭ prespreta la franclingva PEN-kajero
Ĉi-monate estos finita la redaktado de la informa PEN-kajero pri nia literaturo, en la franca lingvo, kiu poste utilos kiel matrico por la versioj en la kastilia kaj en la angla. Ĝi ampleksos sesdekon da paĝoj en formato A5, simile al numero de “Literatura Foiro”: ankaŭ la arkitekturo de la presaĵo memorigos nian ĉefan kulturan revuon.