La plej aktuala verko pri jogo en esperanto
Ĵus aperis en esperanto “La perfektiĝo de jogo”, verkita de A. C. Bhaktivedanta Swami Prabhupada, fondinta guruo de la Internacia Societo por Kriŝno-Konscio, kaj presita de lia eldonejo mem en Usono.
C-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri klerigado, konvaleskas en Andaluzio post longa operacio en privata kliniko. Tial ĝis la jarfino ŝi ne povos plenumi taskojn rilate al sia ofico.
Ankaŭ la korespondado pri ŝiaj oficoj en LF-koop lamos. Rilate al Esperanta Naturamikaro, kies sekretario ŝi estas, ŝin anstataŭas la prezidanto, sen. Julio Herrero.
Sukcesa realigo de la ĵusa intensiva A-kurso, organizita de Esperanta Naturamikaro en la Esperanto-Domo de Malago, 24-28 novembro 2015. Laŭ propra metodo, bazita sur la Ekzercaro de la Fundamento, instruis prof. Giorgio Silfer.
La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ĵus ricevis el la Estraro du peze negativajn informojn.
La Parlamento de Eŭropa Unio enketis en septembro 2015 tra la dudek ok EU-landoj pri la problemaro de enmigrado. La enketon prizorgis la agentejo TNS Opinion. Kiel ĉiu enketo, ĝi havas sian fokuson en la tiama kunjunkturo, kiu konis preskaŭ senprecedencan ondon da rifuĝintoj.