Lumoj kaj ombroj pri la 4a Virtuala Kongreso
La prezidanto de la Universala, Fernando Maia jr el Brazilo, ĵus raportis al sia Komitato ke “tiu ĉi VK alportis novajn (tutnovajn) ĉirkaŭ 500 membrojn al UEA! Do tio ankaŭ estas sukceso: pluraj venas de la Kurso de UEA-KEL (Kolombia Esperanto-Ligo) kaj pluraj kapablis tre bone paroli en Esperanto — estas ĝojiga afero.”