Flava karto por redaktoro Valle
La eldonisto kaj posedanto ne renovigis la kontrakton al la redaktoro de la revuo “Esperanto”, sed nur prove longigis ĝin dum duona jaro. Kun rezervo definitive (mal)dungi s-ron Fabrício Valle fine de marto 2015.
Laŭ sia dekomence esprimita deziro, c-ano prof. Carlo Minnaja ĉefredaktas la revuon “Literatura Foiro” nur por la jarkolekto 2014.
Sincere dankante lin pro la brile plenumita (kaj plenumata) tasko, la eldonejo serĉas novan ĉefredaktoron.
Kultura Centro Esperantista anoncas la definitivan daton de la kolokvo pri “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”. Ĝi okazos ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, salono Claude Piron, 27 februaro (alvenoj) — 2 marto 2015. La 1an de marto ĝi paŭzos pro la ĝenerala Asembleo de LF-koop.
En aŭgusto 2014 la nuna Konsulo de la Esperanta Civito, Marie-France Conde Rey, atingas la duonon de sia mandato. Bona okazo por fari bilancon pri la stato de la Civito; ne nur kompare kun la komenco de ŝia mandato, sed eĉ kun la origino de la tuta fenomeno. Fakte, kio karakterizis ĝin tiam, kaj karakterizas ĝin nun?