Kongresaj numeroj 2009 de Heroldo
Aperis la du kongresaj numeroj de “Heroldo de Esperanto”, kiuj atingas samkoverte la abonantaron. Interalie ricevas atenton Kultura Esperanto-Festivalo, Internacia Junulara Kongreso, Internacia ILEI-Konferenco, SAT-kongreso, Universala Kongreso. Ĉe la du lastaj la korespondanto de HdE estis sen. Dieter Rooke.
Esperanto en Vraca pli ol centjara
La 61a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio okazonta en Vraca venontsemajne, 4-6 septembro 2009, pasos sub la slogano “Esperanto en Vraca pli ol centjara”. La pruvitaj unuaj spuroj de la loka komunumo en la urbo datiĝas de 1908. En la regiona muzeo estas konservita poŝtkarto de L. L. Zamenhof al Ivan Krestanov, kiu komence de la pasinta jarcento estis instruisto en la urba gimnazio.
Kial esperantismo ne venkis en la Dudeka?
La Esperantologian Fakultaton de Kultura Centro Esperantista ĉi-jare vizitadis personoj el malsama origino, kiel kutime, sed laŭ pli granda aĝogamo ol kutime: de deknaŭ ĝis sepdekjaraĝaj. Tiu varieco neniel ĝenis la lekciaron, sed eĉ stimulis al profundigo de la temoj, precipe pri la historio de la esperanto-komunumo.
La eldona profilo de la revuo "Homarane"
Estas plejparte difinita la eldona profilo de la nova revuo “Homarane”, kies unua numero estos lanĉita okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo, 15 decembro 2009, kun la subtitolo: kajero en esperanto pri socio, filozofio, religio. Kiel jam anoncite, la unua numero enhavos la aktojn de la unua Simpozio pri Homaranismo, ĵus okazinta en Ĉaŭdefono.
Pli svisa ol kutime LF 240
Pli svisa ol kutime estas la lasta numero de “Literatura Foiro” (240, aŭgusto 2009), sur la ondo de la aligo de Ĉaŭdefono (kaj Loklo) al la monda kultura heredaĵo, laŭ freŝa decido de Unesko.
"Kontakto" survoje al akurateco
“Kontakto”, la socikultura revuo de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo, atingis malfruon de preskaŭ tuta jaro: dua rekordo post tiu akumulita de Simo Milojeviĉ en 1973-75. Laŭdinde en malpli ol du monatoj la nunaj redaktoroj, Paŭlo Moĵajev kaj Federico Faccio Peláez, produktis tri numerojn, kaj “Kontakto” preskaŭ akuratiĝis.
Koffi Gbeglo pri Afriko en UK
Ĵus okazis la 94a Universala Kongreso en Bjalistoko (Pollando). La kongresa libro montras, ke sep afrikanoj aliĝis: c-ano Privas Tchipke, s-ro Jérémie Sabiyumva, c-ano Koffi Gbeglo, s-ro Jean Codjo, s-ro Joseph (rifuĝinto el Kongolando, kiu tra Sud-Afriko atingis Pollandon, kie li vivas), s-ino Justine Ralalarisoa kaj ŝia filino Ando Fenoaina Randriarimanana.
Kursaro kaj ekzamenoj de TIETo
En decembro 2009 okazos kursoj kaj ekzamenoj zorge de Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETo).
Ken Miner kaj lia memdifino
Ken Miner publike plendis, ke “Tro ofte oni fordifinas min mem kaj sendube aliulojn el Raŭmismo, tro ligante tutan Raŭmismon al la agadoj de la [Esperanta] Civito. Pli precizaj terminoj ja ekzistas (ekz. “vivtenismo”), sed ili tro malofte uziĝas por difini en konciza vortaro.
Manuel de Seabra dankas pro la PEN-premio
C-ano Manuel de Seabra dankis la prezidanton de la Esperanta PEN-Centro pro la atribuo de la premio “La Verko de la Jaro 2008” al sia romano “Ĉu vi konas Blaise Cendrars?”.
Renkonto de la Nova Maldekstro
Aktivuloj de la Nova Maldekstro, kiuj en la Esperanta Civito formas la politikan platformon de la Verda Listo, gastis ĉe c-ino Anne Marcanti en Ĉaŭdefono, por interna kunveno preparita de interreta diskuto. Interalie ĉeestis la nuna Konsulo kaj la eksa Konsulo, kaj kelkaj geparlamentanoj.