Ken Miner kaj lia memdifino

HeKo 400 9-A, 24 aug 09

Ken Miner publike plendis, ke “Tro ofte oni fordifinas min mem kaj sendube aliulojn el Raŭmismo, tro ligante tutan Raŭmismon al la agadoj de la [Esperanta] Civito. Pli precizaj terminoj ja ekzistas (ekz. “vivtenismo”), sed ili tro malofte uziĝas por difini en konciza vortaro. Kaj se temas pri kulturo, por mi la esperanta kulturo estas simple la komuna kulturo de la mondo, kaj mia espero estas, ke tiu pli vasta kulturo senĉese edukos Esperantistojn mem, tiel ke ili fariĝos pli postulemaj pri tio, kion ili faras per Esperanto.”

En neniu raŭmisma dokumento (kulturpolitikaj raportoj de LF-koop ekde 1976, Manifesto de Raŭmo 1980, parto de la aktoj de la Varsovia simpozio 1984, Konkludoj de Segedo 1988, kaj tiel plu ĝis la Pakto por la Esperanta Civito) la esperanta kulturo estas kvalifikita kiel “simple la komuna kulturo de la mondo”. Kontraŭe, laŭ raŭmismo la esperanta kulturo havas propran specifon, ligitan al la nova sociologia koncepto pri la esperantisteco (kiun karakterizas “la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato”, laŭ la Manifesto).

La dua konsidero de Ken Miner do kolizias kontraŭ lia memdifino kiel raŭmisto. En ĉi tiu kazo li similas al persono kiu, difinante sin cionisto, kontraŭas la ekeston de Israelo. Maltrafe, same kiel jam okazis al li pri speciismo.

Respondo de Ken Miner: Antaŭ kvin jaroj, en blogero de la 22a de marto 2004, mi iom pli amplekse blogis samteme. Tie la slogano estis “Nia internacia lingvo konduku nin al plia, ne al malplia, internacieco”.

Komento de HeKo: La slogano sonus raŭmisme tiel: “Per nia transnacia lingvo ni kreu transnacie valoran originalan kulturon”. Kaj tio estas jam multe pli ol “la [sub]kulturo indiĝene esperanta” pri kiu verkis en la 1970aj la estonta civitano William Auld: oni vidu ankaŭ en la kvina artikolo de la Manifesto de Raŭmo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.