julio 2024

Akademiano plendas pro misservo en Roterdamo

HeKo 840 1-B, 5 jul 24

“Lastatempe aperis multaj Esperantaj libroj, kiuj ne aperas en la katalogo de UEA nek en la rubriko ”Laste aperis” de ties revuo, sed estas aĉeteblaj ekzemple ĉe Amazon kaj similaj retvendejoj. La ekzemploj, kiujn mi konas, estas ĉiuj tradukaĵoj aŭ reeldonoj kaj do ne elekteblaj por la Laŭro [de la Akademio], sed estas grave rimarki, ke “Laste aperis” ne plu funkcias kiel antaŭe”.

Presita la aŭgusta numero 330 de "Literatura Foiro"

HeKo 840 3-B, 8 jul 24

Baldaŭ hejme de sia fidela legantaro, la aŭgusta numero 2024 de Literatura Foiro (330, 55a jaro) proponas, kiel kutime, alloge buntan menuon. Ĝin inaŭguras fama uvertura poemo de la 16-jara Arthur Rimbaud, per traduko de Kálmán Kalocsay. Poezio gastas lirike ankaŭ per Minosun, humure per Carlo Minnaja, traduke per la maltano Ĝiorĝ Pisani, esperantigita de Carmel Mallia.

Pli da katalunesko en la tria NAKSE

HeKo 840 4-B, 10 jul 24

Esperanta Naturamikaro proponis al Kataluna Esperanto-Asocio (tiam prezidata de s-ro Oscar Puig) kunorganizi aŭ almenaŭ aŭspicii la unuan NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto, okazontan en Katalunio oktobre 2022. La respondo estis negativa, kaj ĝis nun la organo de la asocio eĉ ne aperigas la koncernajn gazetarajn komunikojn. 

KEF 2024 je plurloka dimensio

HeKo 840 9-B, 16 jul 24

La 13a (tria sinsekve en Svislando) Kultura Esperanto-Festivalo, 6-11 aŭgusto 2024, disvolviĝos matene preskaŭ nur en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, sed posttagmeze en diversaj lokoj de la neŭŝatela kantono. Interesa detalo: parto de KEF estos ĉi-jare dediĉita al la ĉina kulturo, danke al la ĉarmaj Liqun Chen-Westerhoff kaj Nan Wang-Matthias. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.