Malgraŭ la tre mallonga daŭro de la mandato (unu jaro!), nur kvin personoj kandidatas por la estraro de la Junulara, 2024/25. Laŭ la elektosistemo rande de kremluleco (ne krimuleco) oni jam scias kiuj gvidos la asocion pli frue ol la baloto okazas. Tamen tio kreas apartan embarason.
“Kiel nunaj kaj laboristoj kaj aktivuloj de TEJO ni interparolis kaj ni kunhavas la saman zorgon: 5-kapa estraro ne sufiĉas” anoncis Carlos Pesquera Alonso, Manuela Burghelea, Jeanne Grimaud, David Ruíz Sánchez, nome kvar el la kvin dungitoj (mankas la prizorganta la grandiozan retejon de UEA/TEJO). “Valoraj aktivuloj bruliĝis kiam multaj estraranoj ne aktivis. Tio kaŭzis ke la kvanto de respondecoj kaj manko da gvido grandiĝis je la flanko de la laboristoj de TEJO. Tiasence, ni dankas la fidon kiun ni ricevas, sed ni ne estas reprezentantoj de TEJO: ni ne rajtas preni decidojn. Kaj tio havis efikon en la ĝenerala stato de nia laboro kaj agadeblo. “
Nuntempe TEJO havas kvin salajratojn (dungitajn oficistojn) parte aŭ plentempe, kaj kvar subsalajratojn (eŭfemisme volontulojn). Oni trovas tiajn, sed ne senhonorariajn estraranojn. Laŭ la produktado (ekzemple de filmetoj) eblas duboj pri la efikeco, certe pri la rapideco; sed la komuniko de Pesquera ĝuste atribuus tion al la fragileco de la decidopova instanco. Se kompari kun la Universala, la Junulara drivus al burokratismo sed sen ĝispensiaj burokratoj (maksimume 35-jaraĝaj) kaj praktike sen bulereska gvidanto: la oficistoj mem plendas pri tio.
Aliflanke la programo de TEJO kondensiĝas en projektoj laŭ temoj kiujn asignas aŭ toleras Eŭropa Unio, ĉar ĉio dependas de EU-subvencioj. El tio rezultas tri gravaj riskoj: vanuo de ideologia sendependeco, subita bankroto pro manko de subvencioj, kuriozaj projektoj pri kiuj prefere sciu nenion la eŭropa impostato…