Presita la aŭgusta numero 330 de "Literatura Foiro"

HeKo 840 3-B, 8 jul 24

Baldaŭ hejme de sia fidela legantaro, la aŭgusta numero 2024 de Literatura Foiro (330, 55a jaro) proponas, kiel kutime, alloge buntan menuon. Ĝin inaŭguras fama uvertura poemo de la 16-jara Arthur Rimbaud, per traduko de Kálmán Kalocsay. Poezio gastas lirike ankaŭ per Minosun, humure per Carlo Minnaja, traduke per la maltano Ĝiorĝ Pisani, esperantigita de Carmel Mallia.
La originalan prozon reprezentas rakonto respektive novelo de Yin Juaxin kaj Nicolino Rossi. Por la serio “Militliteraturo” brilas juvelo el la franca: Subpafe (Le feu), de Henri Barbusse, fragmente tradukita kaj vaste komentariita de Giorgio Silfer, kies plumo, cetere, regalas la legantojn per recenzo pri la teatraĵo Edmond (2016), de Alexis Michalik, kiu surscenigas la vivon de Edmond Rostand, la aŭtoro de Cyrano de Bergerac.
La rubriko “Packulturo” gastigas specimenon el Interpopola konduto, de Edmond Privat, kun komentario de Perla Martinelli. La feminaj paĝoj de la numero estas dediĉitaj al Helen Adams Keller, Lilia Nikolova kaj Katalin Karikó, per kontribuoj de Stella Meester, Elena Popova kaj Helmi Martikainen.
Pri kino intervenas Renée Triolle, recenze al du kvazaŭ-amatoraj dokumentaj filmoj, kaj muzikon pritraktas Juan García del Río, kiu malkovrigas furoran protagoniston de la nederlanda popolkanto. Belarto ĉeestas per enkonduko al la vivo kaj la artaĵoj de Elizabeth Catlett, fare de Alessio Giordano, kiu krome daŭrigas sian esearon pri la revuo Frigidaire en dediĉita artikolo.
Esee kontribuis ankaŭ Jesper Lykke Jacobsen, pri la utilo krei korpuson de esperantaj revuoj, kaj Fernando Pita, pri la filozofio kaj la pedagogio de Komenio.
En vitrino recenzoj pri Semo de matenruĝoj (2023) de Miguel Fernández, Stranga malapero (2023), de Marie-Laure Lions-Oliviéri kaj El mirinda mondo de kaktoj (2024) de Oldřich Arnošt Fischer. 
La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop). Ĉefredaktas Perla Martinelli, vicĉefredaktoro Alessio Giordano.

Provekzemplero mendebla tra lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net). Legu pli ĉe literaturafoiro.com

 


 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.