La Kapitulo kunsidis pri UN kaj EU, kongresoj, bibliotekoj, Domoj
La Kapitulo kunsidis hodiaŭ en Ĉaŭdefono sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. Du tagorderoj estis traktitaj kun invitita stabano, c-ano Alessio Giordano.
La Kapitulo kunsidis hodiaŭ en Ĉaŭdefono sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. Du tagorderoj estis traktitaj kun invitita stabano, c-ano Alessio Giordano.
“La nuna situacio ene de TEJO ne indas pluekzisti ĉar ĝi ja antaŭvidigas ĥaosan malvigliĝon de nia amatega TEJO.” Tiel c-ano Espoir Kasati el Kongolando komencas tre maltrankviligan mesaĝon al la Komitato de TEJO, en kies elekta komisiono li membras.
Malgraŭ la sukcesoj de la dekstraj, eĉ ekstremdekstraj partioj dum la lastaj elektoj, en 2024-29 la Parlamento de Eŭropa Unio estos regata de la sama majoritato, konsistanta el kristandemokratoj, socialdemokratoj, liberaluloj kaj verduloj.
La Esperanta Civito aŭspicias simpozion organizatan de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 1-3 novembro 2024, komence de la kampanjo por la elektoj de la nova Senato, kiuj okazos en dekkvino da balotejoj tra la mondo, 15 decembro 2024.
La magistrato de Subirato inaŭguris 6 julio 2024 en Sankta Paŭlo de Ordalo (Katalunio) la Centron de Dokumentado pri Esperanto, en ĉeesto interalie de la invitita c-ano Rubeno Fernández, vickonsulo pri bibliotekoj kaj arĥivoj. La municipa retpaĝo tiel priskribas la eventon en la kataluna:
La venontjara Internacia Junulara Kongreso estas kunvokita al Indonezio, la islama lando kun plej granda populacio en la mondo. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo tamen anoncis nek daton nek lokon, kaj des malpli la konsiston de organiza komitato.
La esperanta literaturo ĉeestos la mondkongreson de PEN Internacia, en Oksfordo 24-27 septembro 2024. En la vespero de la lasta tago (vendredo) nia delegito, d-ro Giorgio Silfer, parolos pri la rolo de Esperanta PEN-Centro kaj PEN ĝenerale, se li estos invitita de Londona Esperanto-Klubo.
La sola Esperanto-Domo (kaj sola Esperanto-Centro) en Svislando havas de multaj jaroj la saman telefonan numeron, kvankam iam al ĉiuj numeroj en la kantono oni antaŭmetis la ciferon 9: do 267407. Tute hazarde tiu numero enhavas sekreton.
La esperanta traduko de “Asertas Pereira” estos prezentata en ĉeesto de la vidvino de la aŭtoro, Antonio Tabucchi, dum la tria Naturamika Kultursemajno en Esperanto, Toso-de-Maro 20-26 oktobro 2024. Maria José De Lancastre ofte korespondis kun la tradukintino, Perla Martinelli, kaj estas entuziasma pro la nova libro, eldonita de LF-koop.
“Okazis vere unua elekto de Komitatano C, dum ok jaroj ekde starigo de tiu ĉi kategorio de Komitataneco.