Unu sola kandidato, preskaŭ neniu balotinto

HeKo 842 1-A, 26 jul 24

Okazis vere unua elekto de Komitatano C, dum ok jaroj ekde starigo de tiu ĉi kategorio de Komitataneco. Ni bezonis multajn aferojn pristudi, serĉi, konfirmi, rekonfirmi, plani… Fine ni sukcesis!” Tiel jubilas la ĝenerala sekretario de TEJO, Michal Matúšov, anoncinte la rezulton de la elektoj por la unusola reprezentanto de la senkotiza membrokategorio “Junaj Amikoj de Esperanto”. Tiu kategorio inkluzivas ĉiun eksan TEJO-anon ne jam super la tridekkvina aĝjaro, plus ajnulojn kiuj sin anoncis per retpaĝo: unu paŝon plian, kaj oni havus la kategorion “postvivaj membroj”…

La baloto estis ege senkonkura, ĉar ekzistis nur unu kandidato, cetere jam komitatano B, nun promociita al C (estante membro de la Elekta Komisiono: do li mem selektis sin): c-ano Espoir Kasati el plej suda Kongolando. Kaj el 1.875 registritaj “Junaj Amikoj” voĉdonis nur 61, nome malpli ol 4%.

UEA ĝis nun evitis aktivigi sian analogan membrokategorion. Osmo Buller, tradicie kritikema kontraŭ la nuntempaj TEJO kaj UEA, difinis tiun membrokategorion “frenezaĵo”. Pli neŭtrale kaj objektive, oni rajtas difini ne la kategorion, sed la ĵusan baloton “groteskaĵo”. 

En decembro 2019 okazis konsulta referendumo pri la eventualo ke ĉiu junulo havanta la esperantan civitanecon estu aŭtomate membro de TEJO en la kategorio “Junaj Amikoj”: la rezulto estis negativa, precipe pro la voĉoj de junaj afrikanoj (Kasati mem eĉ ne voĉdonis).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.