Prezento de "Asertas Pereira" kun la vidvino de la aŭtoro

HeKo 841 9-B, 25 jul 24

La esperanta traduko de “Asertas Pereira” estos prezentata en ĉeesto de la vidvino de la aŭtoro, Antonio Tabucchi, dum la tria Naturamika Kultursemajno en Esperanto, Toso-de-Maro 20-26 oktobro 2024. Maria José De Lancastre ofte korespondis kun la tradukintino, Perla Martinelli, kaj estas entuziasma pro la nova libro, eldonita de LF-koop.

La plej fama romano de Tabucchi estas renkonto de estetike valora fikcio kaj psikologia, pli ol ideologia, evoluo al kontraŭfaŝismo en la Portugalio de 1938. La verko gajnis gravajn premiojn en Italio kaj estas tradukita al pli ol dudek lingvoj. 

Pro la enhavo, LF-koop proponis al la organizantoj de la SAT-kongreso 2024 en Portugalio disdoni la libron al la kongresanaro; la decido estas ankoraŭ atendata. Specifan artikolon pri “Asertas Pereira” oni povas legi en Vikipedio plurlingve, inkluzive de esperanto, sed ne en la portugala. Kaj la esperantigon ne prefacis portugalo, sed brazilano (Paulo Sérgio Viana).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.