La sekretoj de la telefono en la Esperanto-Domo

HeKo 841 8-B, 24 jul 24

La sola Esperanto-Domo (kaj sola Esperanto-Centro) en Svislando havas de multaj jaroj la saman telefonan numeron, kvankam iam al ĉiuj numeroj en la kantono oni antaŭmetis la ciferon 9: do 267407. Tute hazarde tiu numero enhavas sekreton.

La 26an de julio 1974 Kultura Centro Esperantista subskribis lukontrakton kun la civito de Ĉaŭdefono, laŭ kiu jam de kvindek jaroj KCE okupas du apartamentojn teretaĝe de strato Postiers 27.

En 1978 la civito vendis la domon al la fondumo Gastejo Edmond Privat (23 novembro 1976 — 21 marto 2002), kies luanto KCE fariĝis, ĝis sia aĉeto 14 junio 1999, enskribita en la kadastro 17 julio 1999. Konsekvence KCE jubileas ore pri sia nuna sidejo kaj arĝente pri ties proprieto.

Kiam KCE ekluis, ĝin prezidis August Braun; kiam GEP aĉetis, ĝin prezidis André Sandoz (nur esperantano, eksurbestro); kiam KCE aĉetis, ĝin prezidis Sonja Brun; kiam GEP malfondiĝis, ĝin prezidis Mario Bélisle.
La telefona numero de KCE kaŝas plian sekreton; sed ĉar ĝi ne estas hazarda, vi ne ekkonos ĝin: kontentu pri la unua.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.