Nia junulara kongreso unuafoje en islama lando

HeKo 841 6-A, 22 jul 24

La venontjara Internacia Junulara Kongreso estas kunvokita al Indonezio, la islama lando kun plej granda populacio en la mondo. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo tamen anoncis nek daton nek lokon, kaj des malpli la konsiston de organiza komitato.

Ekzistas esperanto-klubo en Ĝakarto (“Esperiga Suno”), laŭ Facebook apenaŭ aktiva post la pandemio. La orienta legacio de la Esperanta Civito registris dek unu nomojn (kaj adresojn), danke al Islama Esperanta Klubo, aliĝinta al la Pakto. Kontaktojn kun Indonezio havas precipe Feminisma Esperanta Movado, ankaŭ paktinta establo, danke al siaj rilatoj kun Internacia Virina Konsilio.

Kurioza detalo: ĝis la 1970 la esperantlingva komunumo en Indonezio konsistis precipe el ĉinoj. Post la pogromoj kontraŭ la ĉina diasporo tiu realaĵo malaperis, grandparte pro elmigro. Al la Universala Kongreso en Tanzanio aliĝis nur du indonezianoj, el kiuj unu estas judo, nome la lasta filo de familio Corsetti-Löwenstein.

La islameco de la socio certe kreos embarason al uranistoj, kiel kutime. Iliaj protestoj rilate al UK en Tanzanio ne estis aŭskultitaj de la Universala, dum la Junulara preferis rezigni pri tiea IJK, favore al Litovio. Ĉu la interkulturaj demandoj transiras homajn rajtojn, des pli ke la seksa orientiĝo ankoraŭ ne situas inter ili, laŭ la Universala Deklaracio, 10 decembro 1948? Eble jes: la mondo estas pli bunta ol la geja flago, kaj la B de bunteco ne ĉiam koincidas kun tiuj de beleco aŭ de boneco.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.