Akademiano plendas pro misservo en Roterdamo

HeKo 840 1-B, 5 jul 24

“Lastatempe aperis multaj Esperantaj libroj, kiuj ne aperas en la katalogo de UEA nek en la rubriko ”Laste aperis” de ties revuo, sed estas aĉeteblaj ekzemple ĉe Amazon kaj similaj retvendejoj. La ekzemploj, kiujn mi konas, estas ĉiuj tradukaĵoj aŭ reeldonoj kaj do ne elekteblaj por la Laŭro [de la Akademio], sed estas grave rimarki, ke “Laste aperis” ne plu funkcias kiel antaŭe”. Tiel plendas Akademiano (kaj Lingva Komitatano).

Efektive ankaŭ LF-koop ne plu scias al kiu sendi siajn eldonaĵojn por UEA-recenzo (laste la antifaŝisman “Asertas Pereira” de Antonio Tabucchi, per la traduko de Perla Martinelli), ĉar la adreso en Nieuwe Binnenweg 176 funkcias nur kiel libroservo. Ankaŭ la senpaga interŝanĝo kun la du periodaĵoj posedataj de UEA (“Esperanto” kaj “Kontakto”) ne plu aktivas: ili ne plu atingas Svislandon interŝanĝe kun “Literatura Foiro”. 

Same okazas kun “Heroldo de Esperanto”, posedata de Kultura Centro Esperantista. Cetere, la nova ĉefredaktorino de “Kontakto”, Karina Oliveira, ĵus rifuzis esti intervjuata de “Heroldo”, kvankam ties redakciano Giorgio Silfer proponis rektan renkonton en la urbo kie ŝi loĝas, en Finnlando.

Hazarde post tio siavice UEA rifuzis akreditivon por UK al la oficiala korespondanto de “Heroldo” (afrikano), kiu tial rezignis dediĉi tutan numeron al la Universala Kongreso en Aruŝo. La peto estis sendita jam en 2023, la respondo alvenis en majo 2024.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.