Pli da katalunesko en la tria NAKSE

HeKo 840 4-B, 10 jul 24

Esperanta Naturamikaro proponis al Kataluna Esperanto-Asocio (tiam prezidata de s-ro Oscar Puig) kunorganizi aŭ almenaŭ aŭspicii la unuan NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto, okazontan en Katalunio oktobre 2022. La respondo estis negativa, kaj ĝis nun la organo de la asocio eĉ ne aperigas la koncernajn gazetarajn komunikojn. 

La tria NAKSE, okazonta en la tre ĉarma Toso-de-Maro 20-26 oktobro 2024, fine vekis la atenton de esperanto-katalunistoj: kun plezuro ENa gastigos koncerton de la ensemblo Kaj Tiel Plu kaj prelegon de c-ano Rubeno Fernandez pri la kataluna lingvo. Krome la nova prezidanto de KEA,  s-ro Alfons Tur, honoros la publikon per prelego pri la esperanto-arkivo en Sankta Paŭlo de Ordalo.

ENa atentigas ke, ne estante kultura asocio registrita en Katalunio, ĝi ricevas neniun subvencion de lokaj aŭtoritatoj. Male, ĝi devis pagi la luon pro la kunvenejo (municipa proprieto) dum la lasta NAKSE. Eble, se KEA estus aŭspiciinta la aranĝon, ĝi povus protokoli ĝin en la propra jarraporto kaj eĉ ricevi lokan subvencion, kvankam neniom farante por NAKSE…

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.