Diversaj balotsistemoj kondiĉas demokration. Se oni aplikus la britan (unupersonan) al la elektoj por la franca parlamento, ĉi tiu estus preskaŭ tute Lepenisma, post la unua balotrundo. Se oni aplikus la francan en Britio, la rezulto ne estus tiel katastrofa por la konservativa partio. Se oni aplikus la israelan kun blokita kandidataro, la voĉo de la popolo estus malpli influa ol tiu de la partioj. Se oni aplikus la italan, necesus ĉiam heterogenaj koalicioj en konkuro. Se oni aplikus la turkan, necesus altega kvorumo por eniri la parlamenton.
Kiam Italio (sub ĉefministro Giolitti) enkondukis la universalan voĉrajton en 1912, ĝi estis efektive nur duonuniversala (la virinoj ne rajtos ĝis 1946), krome analfabetoj rajtis voĉdoni nur je la trideka aĝjaro, ne je la dudekunua kiel la ceteraj. Pli frue, post la burĝa franca revolucio, nur la impostpagantoj rajtis baloti: maksimume du milionoj decidis por trideko!
La germana balotsistemo estas specife interesa, sed ni ne eniru en detalojn. Ni menciu ke por la Senato de la Esperanta Civito funkcias la proporcia sistemo laŭ la D’Hondt-metodo, korektita per majoritata premio. Komence ĉi tiu estis tre alta (ok el dek naŭ senatanoj por la gajnanta listo), sed la persisto de la opozicio kondukis al iompostioma redukto je du (Konsulo kaj Vickonsulo).
Balotsistemoj celas du trafojn: garantii kaj demokration kaj regeblon. Ju pli oni rezignas pri la absoluta proporcieco des pli oni distanciĝas de plena demokratio, favore al regeblo. La ĵusa rezulto de la dua rundo en Francio demonstras ke nek plena demokratio nek regeblo estas avantaĝita.