aprilo 2024

Eŭropo, Aŭstralio, Afriko en "Heroldo" 2354, aprilo 24

HeKo 834 3-B, 11 apr 24

La aprila numero de “Heroldo de Esperanto” en 2024 akurate atingis la abonantaron alportante promenadon en kvar kontinentoj: mankas nur Azio el tiuj simbolizitaj en la Verda Stelo. El Afriko venis kontribuoj de c-anoj Kagina, Nunda kaj Sebuhoro, jen turisme, jen paremiologie, jen psikologie; plus raporteto pri lumoj kaj ombroj survoje al la Universala Kongreso en Aruŝo.

Esperanto vekas intereson en ALTE danke al KCE

HeKo 834 4-B, 13 apr 24

Dum renkontiĝo de la ALTE-membroj en Bad Homburg, ĉarma urbeto apud Frankfurto-ĉe-Majno, 10-12 de aprilo 2024, c-ano Alessio Giordano reprezentis esperanton nome de KCE (komisiita de la Esperanta Civito) en du laborgrupoj: tiu pri enmigrintoj (LAMI: Language Assessment for Migration and Integration) kaj tiu pri malpli testataj lingvoj (LWTL: Less Widely Tested Languages).

Nia literaturo influe reprezentita en Slovenio

HeKo 834 6-B, 19 apr 24

La 56a PEN-konferenco de Verkistoj por Paco okazis en Bledo (Slovenio) 16-18 aprilo 2024. La esperantan literaturon reprezentis kiel kutime c-ano Giorgio Silfer, kandidatigita al la Nobel-premio, per prelego pri la ĉi-jara kontribuo de “Literatura Foiro” al packulturo, kaj per almenaŭ du gravaj intervenoj dum la debatoj. Unuafoje lin asistis c-ano Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de LF.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.