Ekzistas homoj kiuj tradukis la Dian Komedion kaj ricevis eĉ ne groŝon por tio; eventuale mecenato pagis la eldonon. Ne temis pri debutanto, sed pri iu Kolomano Kalocsay; fakte el la itala li tradukis multon, sed ioman honorarion li ricevis nur por esperantigi memorlibreton aŭtoritan de Benito Mussolini.
Lazaro Ludoviko Zamenhof estis pli bonŝanca, ĉar Hachette pagis lin sufiĉe multe por stabiligi liajn privatajn financojn, tial vojaĝi tra Eŭropo kaj eĉ al Ameriko, kaj permesi al si trian infanon post preskaŭ du jardekoj. Bone ke iuj gajnas per esperanto, tradukante ĉefverkojn de la mondliteraturo. Tre malofte, sed okazas esceptoj.
Unu tia escepto estas la mono elspezita por tia “klasikaĵo” kia estas la Mumin-serio de Tove Jansson. Dum William Auld, por traduki “Aniaro”-n helpe de Bertil Nilsson gajnis neniom (kaj la duonon de tiom Nilsson), la tradukarte malpli eminenta Sten Johansson ricevis dek mil eŭrojn por esperantigi Mumin-aĵojn, dum la lastaj kvar jaroj; al kio aldoniĝis sep mil al Esperanto-Asocio de Britio, por subteni la eldonadon.
La sagacan subtenon malavare donadis Fondumo Esperanto, establita en 1955 por “antaŭenigi la spiritan kaj kulturan interagadon de la popolo de Finnlando kun civitanoj de aliaj landoj uzante kiel perilon la internacian lingvon”. La fondumon prezidas prof. Jouko Lindstedt jam de pluraj jaroj, kaj ĝia adreso situas hejme de la prezidanto.