La 13a Kultura Esperanto-Festivalo invitas

HeKo 834 1-B, 5 apr 24

Jam la trian fojon Kultura Centro Esperantista kaj Studenta Esperanta Ligo kunorganizas en Ĉaŭdefono festivalon, kiu arigas elstarajn artistojn el Eŭropo. Apud konstantaj gastoj, kiel Anjo Amika kaj la duo Kajto, ĉi-jare vervigos la eventon alia muzikisto: la juna pianisto Giorgio Di Nucci el Italio.

Teatro ĉeestos per du solistoj: pupteatristo Christoph Frank (“Flutosceno” el Germanio) kaj aktoro Saŝa Pilipoviĉ (konfirmenda, el Serbio); kaj ankaŭ aŭtoro: Giorgio Silfer. Ĉi tiu deklamos E-poezion, same kiel faros Alessio Giordano, tamen el kaŭkazaj lingvoj kaj eĉ kantante. Oni laboras ankaŭ por la prokrastita premiero de “Sur la fina benko”.

KEF karakteriziĝas ankaŭ per atelieroj: pri tabloludoj gvidos Henrri De Sabates, mem ludinventinto, kadre de speciala amuzbaro; kaj al la ĉina kulturo enkondukos spirite Liqun Chen kaj fizike Nan Matthias per ĉigongo. KEF profitos ankaŭ el la etoso de samtempa ĉaŭdefona festivalo en la franca, kaj aranĝos festenon en proksima vilaĝo, muzike kaj gastronomie. Tio okazos kadre de pluraj promenadoj kaj ekskursoj (eĉ per ŝipo sur lago), kun vizito de diversaj tre specifaj muzeoj, subĉiele kaj subtere.

Pliaj informoj: stelo ĉe esperantio.net; aliĝoj: kce ĉe esperantio.net

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.