Dum la 6a Danuba Esperanto-Rendevuo, organizita de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto 18-20 majo 2024, la esperantistaro, kun bela partopreno de eksterlandanoj kun la esperanta civitaneco, omaĝos al preskaŭ forgesita eminentulo pri glotodidaktiko kaj planlingvistiko: d-ro Istvan Szerdahelyi. En la unua tago de DER prelegos pri li d-ino Ilona Koutny kaj d-ro Giorgio Silfer, kun interveno de d-ro Blazio Wacha.
La eksterlandanoj (preskaŭ nur geparlamentanoj de la Esperanta Civito) vizitos la faman Fajszi-kolektaĵon ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko kaj tri literaturajn muzeojn dum la vendreda tago, kies vespero estos interkona.
La programo de la Rendevuo inkluzivas PEN-posttagmezon la 18an, kun literatura kafejo kaj la asembleo de la Esperanta PEN. Fruvespere recitalo de Anjo Amika. La 19an posttagmeze okazos muzika ateliero kaj koncerto de la fama duo Kajto. Samtage matene tre interesa seminario pri andragogio.
Lundon la 20an disvolviĝos la Parlamenta sesio, kaj posttagmeze ekskurso al Godolo (depende de bona vetero). Ankaŭ Feminisma Esperanta Movado asembleos dum DER.
La Estraro de la landa asocio de UEA aprobis la proponon aŭspicii la aranĝon, kondiĉe ke Hungaria Esperanto-Asocio kontribuu neniom, finance kaj organize. Kongrue kun tiu kondiĉo, neniam aperis la kunsidprotokolo kun tiu aprobo. La foresto de HEA-estraranoj ĉe DER egalus al perfekta plenumo de la donita (kaj akceptita) kondiĉo.
Informas: Fajszi Amika Rondo, budapest [ĉe] esperantio [punkto] net (budapest[at]esperantio[dot]net)