aŭgusto 2024

Agititaj akvoj en la Junulara

HeKo 842 6-A, 2 aŭg 24

“Mi nun ekgvidas iniciaton “Mapo al la Fina Venko”, per kiu mi kaj aliaj aktivuloj kreos “mapon” tra diversaj tiaj etapoj. Mi komencos per sesioj dum UK kaj IJK. Unu el intencoj estas, ke ĝi provizu kuntekston por organizoj kaj aktivuloj por pli facila kaj altkvalita kreo de strategiaj planoj, kaj fokusiĝo al plej gravaj agadoj.

Konsilio de Eŭropo pri Porajmoso

HeKo 842 7-E, 4 aŭg 24

Sojle de la memortago por la 80a datreveno de la genocido de la ciganoj, la ĝenerala sekretario de Konsilio de Eŭropo, Marija Pejčinović Burić, omaĝis la memoron de la tri mil viktimoj, adoltoj kaj infanoj, murditaj dum la nokto inter la 2a kaj la 3a de aŭgusto 1944 en la gaskameroj de Aŭŝvico, kie ili estis deportitaj en 1943.

Kvalite tre altnivela Kultura Esperanto-Festivalo

HeKo 842 9-B, 8 aŭg 24

Disvolviĝas tre sukcese laŭ la kvalito la 13a Kultura Esperanto-Festivalo, organizita de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista, kun la apogo de la kongresa buroo de la Esperanta Civito. Fakte ne nur en Ĉaŭdefono, sed ankaŭ en aliaj urb(et)oj de la neŭŝatela kantono, kiu surprizas la partoprenantojn per siaj kulturaj trezoroj kaj milda vetero.

Nova metio: kongresani

HeKo 843 1-A, 9 aŭg 24

“UEA sukcesis venigi pli ol ducent subtenitojn al tiu ĉi UK, kovrante aliĝon, transporton, loĝadon kaj manĝadon”, skribis Stefan MacGill en sia hieraŭa gazetara komuniko. Laŭ kontrolenda atesto, vicprezidanto Fernando Maia taksas tiun koston almenaŭ okdek mil eŭroj por la Universala.

Kio estas volontulo/bonvolulo?

HeKo 843 2-A, 10 aŭg 24

Laŭ PIV, volontulo estas “Iu, kiu sin proponas por iu tasko: mi estas volontulo por tiu tasko”. Bonvolulo ne estas registrita, sed laŭ la signifo de “bonvola” temus pri “iu plena de bona intenco, de afableco”, praktike sinonimo de komplezemulo. La figuro de volontulo ĉe la Universala aŭ ĉe la Junulara respondas al neniu el la du signifoj.

Cent jarkolektoj de "Heroldo de Esperanto" festitaj hodiaŭ

HeKo 843 3-B, 12 aŭg 24

Okaze de la Tago de la Pakto por la Esperanta Civito la redakcio de “Heroldo de Esperanto” preparis jubilean feston, kiu disvolviĝis hieraŭ per ripozaj horoj ĉe la lago de Neŭŝatelo, kun urbovizito, krespa lunĉo sub pergolo kaj eta krozado en vaporŝipo. Evitite ĝis nun en Ĉaŭdefono, la somera varmego sur la ebenejo logis pli ol unu “abeleton” al naĝado.

Inter Domoj kaj kongresoj rekonstrui kunvenemon

HeKo 843 6-A, 15 aŭg 24

Laŭ c-ano Stan Keable, kiu restadis dum semajno, ĉi-somere la programo de Greziljono altiris dudekkvinon da homoj dum labortagoj, kaj kvindekon semajnfine. La kapacito de la kastelo estas sepdeko da litoj, sen konsidero pri tendumado kaj ruldomoj en la parko. Des malpli bona la situacio de La Kvinpetalo, la alia esperanto-centro en Francio, tamen ege pli malgranda ol Greziljono.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.