Laŭ PIV, volontulo estas “Iu, kiu sin proponas por iu tasko: mi estas volontulo por tiu tasko”. Bonvolulo ne estas registrita, sed laŭ la signifo de “bonvola” temus pri “iu plena de bona intenco, de afableco”, praktike sinonimo de komplezemulo. La figuro de volontulo ĉe la Universala aŭ ĉe la Junulara respondas al neniu el la du signifoj. En tiuj asocioj oni pensas pri nesalajrata helpanto aŭ plenumanto: fakte en tiaj kondiĉoj situas ĉiu estrarano, sed ne la oficistoj.
En la Esperanta Civito principe ĉiu stabano estas volontulo laŭ la PIV-signifo. La diferenco kun UEA kaj TEJO estis jam klarigita. En Aruŝo la UEA-Komitato akceptis la ideon, ke la asocio funkcios “per volontuloj kaj laborgrupoj”. Ne estas klare kie, sed indas memori ke multe pli gravaj societoj funkcias sen sidejo. Ekzemple PEN Internacia de pli ol jaro kaj duono ne havas plu centralon en Londono: ĉiuj stabanoj laboras hejme. Internaj PEN-komitatoj analogas al la laborgrupoj anoncitaj de prezidanto Duncan Charters. El ili kontentige funkcias nur unu, pri verkistoj en prizono, iel analoga al specifa branĉo de Amnestio Internacia.
Efektive en la Esperanta Civito ekzistas kondiĉoj kiuj mankas en internacia neregistara organizo, ĝuste ĉar la Civito ne estas INRO, sed agas kiel senteritoria subjekto de internacia juro. Unue, se ne ekzistas burokrata centralo, tamen ekzistas diversaj oficejoj (en Ĉaŭdefono, Malago, Budapeŝto, Stokholmo, Bujumburo) kie la stabanoj alterne kaj rotacie deĵoras kiel buralistoj. Due, en la Civito la stabanoj ne estas portempaj: ili estas funde trejnataj por daŭri jarojn, eĉ jardekojn; kompreneble necesas bonaj trejnistoj, kiujn la Universala ne havas. Trie, disa volontularo postulas streĉon de kunordigo kaj respondeco kiun la nuna UEA ne kapablas plenumi: necesas trovi personon kiu rezultus el adicio de prezidanto kaj direktoro.
Konkludo: la (pseŭdo)roterdama maŝino riskas panei jam ekde la venonta estrara mandato.