Italo Svevo tradukata en Ĉaŭdefono

HeKo 843 5-B, 14 aŭg 24

Hieraŭ komenciĝis la staĝo pri beletra tradukado, kiun Kultura Centro Esperantista organizas ĉiusomere jam de pluraj jaroj, kun sukcesa rezulto el kiu venas la unuaj rekomendoj de la “svisa skolo”, aperintaj en “Literatura Foiro” n-ro 326. Staĝanoj el tri lingvoj (precipe la itala, sed ankaŭ hispana ka angla) laboras super la antaŭlasta ĉapitro de “La konscienco de Zeno”, kiun la aŭtoro mem (Italo Svevo) eldonis antaŭ cent da jaroj.

Ĉefverko en la itala lingvo sed fontinta el la danuba kulturo, verkita de hebreo kiu vivis inter la germana lingvo kaj la triesta dialekto, la romano estas riĉa je humuraj paĝoj kun profunda (mem)ironio. Traduki ĝin ne estas facila tasko: eble tial ĝi ne ricevis ĝis nun la meritatan atenton en Esperantio (parenteze, Triesta Esperanto-Asocio eĉ ne respondis al invito partopreni en la iniciato).

La tradukmetodo inkluzivas profundan antaŭstudon pri Svevo kaj lia literatura signifo, kaj evoluas per paralelaj tradukoj kun reciproka adopto de trafaj formuloj, idiomaĵoj, stileroj. Apartan atenton oni dediĉas al la sinkronio: leksiko kaj gramatikaj formoj en esperanto estas tiuj de la 1920aj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.