“Mi nun ekgvidas iniciaton “Mapo al la Fina Venko”, per kiu mi kaj aliaj aktivuloj kreos “mapon” tra diversaj tiaj etapoj. Mi komencos per sesioj dum UK kaj IJK. Unu el intencoj estas, ke ĝi provizu kuntekston por organizoj kaj aktivuloj por pli facila kaj altkvalita kreo de strategiaj planoj, kaj fokusiĝo al plej gravaj agadoj. Finvenkismo kaj etapvenkismo ne kontraŭas unu la alian.” Tiel sin esprimas Michal MATÚŠOV, slovako, nuna sekretario kaj prezidonto de la Junulara.
Tiom da finvenkismo implicas kaj strategion kaj strategon, jam elpruvitajn, unuavice en TEJO mem. Komentarias Albert S. Garrido, filipinano, TEJO-komitatano kaj -prezidinto: “la organizado de la [ĵusa] Komitata Kunsido estis sufiĉe katastrofa.” Al kiu eĥas Patricio Agustín Iglesias, argentinano, TEJO-kasisto: “Pri la pasinta Komitata Kunsido mi rekonu ke ĝi estis katastrofo.”
Kio kaŭzis la katastrofon? Kaj gravaj teknikaj problemoj (temis pri telematika kunsido) kaj profunda enŝlimiĝo pro la proceduro. Efektive la Esperanta Civito havas multe pli sveltan strukturon ol UEA/TEJO; kaj ĝi aprobas malmultajn prudentajn normojn, dum la finvenkismo (difino de la finvenkistoj mem) sinkas en pletoron da kontraŭdiraj regularoj.
Sed oni atentu: same kiel batalo pri lingvaj detaloj kamuflas povokonflikton, ankaŭ puntilio pri regularoj povas kamufli tian… Interalie profiliĝas pli kaj pli la diverĝo inter la EU-financado kiu plej favoras eŭropanojn kaj la premo de ekstereŭropanoj: pli da dungitoj pro la administra subvencio aŭ ankaŭ pli ol unu vicprezidanto aŭtomate signifus pli da ŝancoj por ne eŭropanoj, ekzemple.