Sojle de la memortago por la 80a datreveno de la genocido de la ciganoj, la ĝenerala sekretario de Konsilio de Eŭropo, Marija Pejčinović Burić, omaĝis la memoron de la tri mil viktimoj, adoltoj kaj infanoj, murditaj dum la nokto inter la 2a kaj la 3a de aŭgusto 1944 en la gaskameroj de Aŭŝvico, kie ili estis deportitaj en 1943. Entute, la ciganoj persekutataj kaj mortigitaj de la nazia reĝimo estis ĉirkaŭ kvincent mil.
KdE celebras la 2an de aŭgusto kiel la eŭropan memortagon pri la viktimoj de Porajmoso – vorto enkondukita de la brita lingvisto Ian Hancock por indiki la ciganan genocidon – kaj ĝis nun multe aktivis por inkluzivi la historion de la ciganoj en la lernejajn programojn de la membroŝtatoj, kongrue kun unu el la celoj de la “Strategia agadplano por la inkludo de Ciganoj kaj Nomadoj (2020-2025)”. La iniciato promocias kaj disvastigas la lernadon de la cigana historio ĝenerale, sed dum la pasinta printempo ankaŭ Eŭropa Unio, kune kun KdE, lanĉis dujaran programon por sentemigi la eŭropan civitanaron pri la temo.
La ciganoj hodiaŭ restas unu el la plej konsistaj etnaj minoritatoj en Eŭropo. Heterogena kaj diaspora, ĝi povas esti dividita laŭ tri grandaj branĉoj: la sinthoj, koncentritaj precipe en Francio (sub la nomo “manuŝoj”, kiu en la sintha signifas “homoj”), Germanio, Svislando kaj Piemonto; la roŭmoj, kiuj diaspore okupas la teritoriojn de Orienta Eŭropo, kun plejgranda ĉeesto en Rumanio; kaj la kalaoj, loĝantaj la iberian duoninsulon. Aliaj malpli konsistaj grupoj loĝas en Finnlando, Irlando kaj Britio.
Okdek jaroj pasis depost la Porajmoso, kaj nun ju pli la memoro pri tiu evento svenas, des pli nepras konsciigo.