Laŭ c-ano Stan Keable, kiu restadis dum semajno, ĉi-somere la programo de Greziljono altiris dudekkvinon da homoj dum labortagoj, kaj kvindekon semajnfine. La kapacito de la kastelo estas sepdeko da litoj, sen konsidero pri tendumado kaj ruldomoj en la parko. Des malpli bona la situacio de La Kvinpetalo, la alia esperanto-centro en Francio, tamen ege pli malgranda ol Greziljono.
Pli kontentiga la rezulto de KCE en Svislando: Kultura Esperanto-Festivalo ankaŭ altiris dudekkvinon da partoprenantoj, sed ĉiutage kaj kontraŭ kapacito de nur dekkvino da litoj; helpis apartamento disponigita de LF-koop kaj privataj loĝejoj.
Oni ne povas akuzi UKon pro konkurenco dum la sama semajno: al Afriko ne iris miloj da eŭropanoj, eĉ ne la kutimaj centoj — ili estis nur tricento da aliĝintoj, inkluzive de la surpaperaj (ekzemple pli ol 90-jara honora membro ekzilita sur rulseĝo en kadukulejo).
Ankaŭ aliaj kongresoj ne brilis pro abunda partopreno. Kaj aranĝoj kiel FESTO, organizita de Eurokka kaj subtenata de TEJO, entute ne okazis pro malsufiĉa aliĝantaro, eĉ malgraŭ EU-subvencio. Sen mencio pri la fakto ke duono de la afrikanoj en Aruŝo estis pagitaj por partopreni.
Necesas rekonstrui la kunvenemon post la pandemio, kies negativa efiko trafas precipe la kongresojn, sed ankaŭ la esperanto-centrojn en Francio.