La 13a (tria sinsekve en Svislando) Kultura Esperanto-Festivalo, 6-11 aŭgusto 2024, disvolviĝos matene preskaŭ nur en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, sed posttagmeze en diversaj lokoj de la neŭŝatela kantono. Interesa detalo: parto de KEF estos ĉi-jare dediĉita al la ĉina kulturo, danke al la ĉarmaj Liqun Chen-Westerhoff kaj Nan Wang-Matthias.
Oni ekskursos al Loklo por aŭskulti pianokoncerton de Giorgio Di Nucci kaj poezian recitalon de Alessio Giordano en la templo de la urbo; al Motiero por viziti muzeojn, partopreni en ĉokoladista ateliero, ĝui koncerton de Kajto kaj vespermanĝon kun primicoj sur ligna telero (hispana ŝinko, parmezano, bolonja mortadelo akompane al bordoza vino); al Neŭŝatelo kaj Murteno por festi la centan jarkolekton de “Heroldo de Esperanto” en mezepoka etoso; tra Ĉaŭdefono por malkovri la urbon de secesia stilo kaj en la lokaloj de la Antikva Maneĝo malkovri tabloludojn kun H. de Sabates kaj aprezi la muzikan voĉon de Anjo Amika.
Specifa teatro (La Turlutaine en Ĉaŭdefono) gastigos du pupteatrajn prezentojn de Flutosceno el Germanio. Unu el ili (same kiel la koncertoj en Motiero kaj Loklo) estos malfermitaj al ekstera publiko.
Eblas ankoraŭ aliĝi, sed ne tranoktadi en la Esperanto-Domo, jam plenplena de eksterlandanoj; sed tie eblas manĝi, danke al la gastronomia reĝisorado de Manuela Blanco. Informas kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)