Per lasta ĉina patrolo ĉesis interlingvistiko en Poznano

HeKo 840 6-A, 13 jul 24

“Kaze de la dua anonco de la studoj en 2023 – post sukcesa unua jaro – neniu esperantisto aliĝis krom kvin ĉinaj studentoj, kio ne estis sufiĉe por startigi la sekvan grupon. UAM fermis la studojn. La nuna restos unika, tre pozitiva, eksperimento.” Tiuj vortoj de prof. Ilona Koutny funebras pri la sorto de la interlingvistikaj studoj en la universitato de Poznano, post dudek kvin jaroj da aktiveco. Prof. Koutny mem ĵus emeritiĝis.

Kursoj pri interlingvistiko kaj esperantologio plu ekzistas en diversaj universitatoj, sed neniu trafas la famon de la pola universitato Adam Mickiewicz. Fakte la studobjekto en publikaj universitatoj malofte atingis sciencan nivelon. La disvolvo de esperantologio bezonas iniciaton internan al Esperantio. Tiucele jam de jaroj prepariĝas Esplora Instituto de Esperantologio, kadre de la Esperanta Civito.

La kursoj en Poznano estis finance subtenataj de Esperantic Studies Foundation kaj, almenaŭ morale, de Universala Esperanto-Asocio (kiu mem kovras la kostojn de la kursoj gvidataj de prof. Federico Gobbo en la universitato de Amsterdamo).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.