Koffi Gbeglo pri Afriko en UK

HeKo 401 2-A, 26 aug 09

Ĵus okazis la 94a Universala Kongreso en Bjalistoko (Pollando). La kongresa libro montras, ke sep afrikanoj aliĝis: c-ano Privas Tchipke, s-ro Jérémie Sabiyumva, c-ano Koffi Gbeglo, s-ro Jean Codjo, s-ro Joseph (rifuĝinto el Kongolando, kiu tra Sud-Afriko atingis Pollandon, kie li vivas), s-ino Justine Ralalarisoa kaj ŝia filino Ando Fenoaina Randriarimanana.

Sed finfine partoprenis nur du (Jean Codjo kaj Joseph) vivantaj ekster Afriko, la unua en Kanado, kaj la dua en Pollando. Tiel Afriko estas reprezentita en UK nur de eksterafrikaj afrikanoj, kaj vere oni vidis Afrikon tie. Kiel? Vidu!

La unuan tagon de la kongreso okazis la unua komitatkunsido sen afrikanoj. Kio notindas tie pri Afriko, tio estas la elekto de Jean Codjo (beninano vivanta en Kanado) kiel komitatano C. Se oni sekvas la iradon de la aferoj afrikaj nun ĉe UEA, oni povas tion diveni.

Certe pliaj paŝoj okazos. Verŝajne d-ro Renato Corsetti, kiu prezidas la elektokomisionon de UEA, tiel paŝis kaj havas jam la kandidatiĝon de Jean Codjo por la venonta estraro, kiun oni elektos en Kubo en julio 2010. Jean Codjo ja estos estrarano, kaj ne estas dubo, ke Renato Corsetti proponos lin almenaŭ kiel vicprezidanton de UEA.

Afrikanoj tiam ĝojos, ke jen pliafoje afrikano en la estraro de UEA, do tio profitigos Afrikon. Angloj konsilas: “wait and see”. Kion ĉiuj (sen)konscie scias, tio estas, ke ofte regas ne la registaro, sed aliaj homoj kaŝe. Tio ne estas escepto en UEA, kie la povo estas ne en la manoj de la estraro. Ĉu almenaŭ la afrikaj aferoj estas en la mano de afrikanoj? Ni vidu kio okazis en Afrika kunveno!

Trideko da homoj partoprenis ĝin. El tiuj ĉi afrikano estis nur Joseph, kiu studas en Pollando. Do, preskaŭ nur eksterafrikanoj parolis pri Afriko. Jes, estis tie Renato Corsetti, kiu eĉ prezidis la kunvenon. Tute ne temis pri kunveno de Afrika Komisiono, kiel oni povas tion legi en la kongresa kuriero, ĉar neniu komisionano ĉeestis tiun kunsidon. La plej grava homo tie tiam estis la homo, kiu aplaŭdigis la kunvenon per siaj malmultaj vortoj. La naskinto de Afrika Agado, s-ro Hans Bakker, mallonge parolis, montrante sian deziron ke, antaŭ ol li mortos, li vidos unuiĝi la agadon en Afriko de UEA (okazantan en Afrika Oficejo (AO) en Benino) kaj Afrikan Agadon (nun okazantan en Afrika Centro Esperantista (ACE) en Togolando).

Certe novaj Esperantistoj scias preskaŭ nenion pri Hans. Li konstruis la movadon en Afriko, korespondante kun miloj da afrikanoj, kaj metis pli ol 80.000 eŭrojn je dispono de la verda Afriko ĉe UEA, ke la rentojn oni uzu por la movado en Afriko. Kiel do la tuta salono bolis ĉe la vortoj de Hans? Pri la respondo ĉiu cerbumu.

(fonto: Konsciu 43)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.