Kalifornia incendio duondetruis naturamikan domon
La naturamika domo de Los-Anĝeleso estis parte detruita de la incendio en Eaton. Sin savis la barako, la gardistejo kaj la bierĝardeno, sed la historia, duetaĝa renkontejo forbrulis ĝisgrunde.
La kaliforniaj naturamikoj jam laboras por rekonstrui kaj dankas pro la solidareco el Eŭropo, inkluzive de tiu el Esperanta Naturamikaro.
(GIAN)