La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis hieraŭ hibride en Malago, sub la prezido de la Konsulino, d-ino Lorena Bellotti: en la tagordo reliefis la preparo de la Parlamenta sesio en Bujumburo, la dua ekster Eŭropo post 2017 — por la arĝenta jubileo de la unua sesio (Loklo, februaro 2002) estas invito al Svislando fine de julio 2026, ekzamenota de la Konsulino kun la grupestroj.
Dum la kunsido specifan atenton ricevis la demandj pri datenbanko, kiu devas kongrui kun la normoj en la Svisa Kodo, sed ankaŭ konsideri aliajn eĉ ekster Eŭropo. Triopa fakrondo plu diskutos pri tio.
Rimarkinda la raporto pri la aktiveco de la vickonsulo pri financoj dum la unuaj ses monatoj de la nuna mandato, kie la valoro kaj kvanto de nemoveblaĵoj kreskis, interalie per la savo de la Skandinava Esperanto-Domo.
La Kapitulo estas rekunvokita al hibrida kunsido en Ĉaŭdefono, 15 novembro 2025.
Aldonu komenton