Asembleo 2012 de Esperanta Naturamikaro
La jara ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro (ENa) estas kunvokita de la prezidanto, sen. Julio Herrero, en Malago 8 marto 2012.
La Asembleo interalie donos la okazon viziti la Esperanto-Domon en Malago, kie gastos ankaŭ ENa. En la tagordo estas ankaŭ statutmodifo, kiu permesus al ENa havi sian juran sidejon tie.