Recyclare necesse est
“Se ni politike ne agus, neniam Etsuo Miyoshi ricevus honorigon. Aliaj lin ĝis nun nur eluzis” skribis pola leganto en LibFol.
“Se ni politike ne agus, neniam Etsuo Miyoshi ricevus honorigon. Aliaj lin ĝis nun nur eluzis” skribis pola leganto en LibFol.
La Esperantista Krea Renkontiĝo “Abritus” — EKRA en Razgrado (Bulgario), 10-12 junio 2011 estis la lasta por la ĝisnuna ĉeforganizantino, sen. Ivaniĉka Maĝarova, kiu transdonis la prezidon de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kriĉev” al reprezentantino de pli juna generacio, c-ino Dimitrinka Kateva.
La ĵurio de la Internacia Literatura Konkurso EKRA-2011, prezidata de c-ano Ljubomir Trifonĉovski, kaj konsistanta el c-inoj Dimitrinka Kateva kaj Ivaniĉka Maĝarova, anoncas la rezulton. La konkurson organizis la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrad (Bulgario), sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”.
Akurate aperas la sepa numero (2173) de “Heroldo de Esperanto”, kiu raportas pri eventoj ĝis 5 junio 2011. Jen kelkaj el la ĉefaj titoloj. La akurateco estas atingita kaj gardata de sindonema redakcio, malgraŭ la vakeco de la ĉefredaktora posteno. Kandidatoj estas intertempe selektataj.
La parlamentanoj de la opoziciaj grupoj anoncis en Milano sian disponeblon ree kandidati por la Senato: Nelly Holevitch kaj Anna Bartek por la Blanka Listo, Dieter Rooke por la Ruĝa Listo. La respektivaj KoKuSoj formaligos ilian rekandidatigon, fine de la somero, difinante ankaŭ la ĉefkandidatecojn.
La jasmena revolucio evoluas al perforto pro la agoj de la diversaj diktatoroj, kiuj pafigas kontraŭ la popolo. La internacia komunumo povas sincere atesti pri la respondecoj de la aŭtokratoj en Libio, Jemeno, Sirio, kiuj kulpas pro la masakroj kaj aliaj fiagoj kontraŭ civiluloj.
La retpaĝoj de la Esperanta Civito atingas ĉi-semajne unu milionon da vizitoj. Se necesis tri jaroj por atingi la unuan duonon de miliono, sufiĉis dek ok monatoj por la dua duono. Alivorte, la retejo www.esperantio.net havas meznombre preskaŭ mil vizitojn tage, do preskaŭ 30.000 monate.
Plena salono en Milana Esperanto-Klubo la pasintan vendredon, por aŭskulti la festparoladon de c-ano Giorgio Silfer, okaze de la Dua de Junio.
Advokato Yves Bellefeuille, kies kompetento pri juro ŝajnas pli kaj pli dubinda, afiŝis en la kutima skandalgazeto falsan informon: “Esperanto-Federacio en Niĝerio trovis trukon por eliri de la Civito sen pagi 500 eŭrojn. Senpaga eliro okazas se “forumanoj nek partoprenas nek senkulpiĝas dum du jaroj”.
Esperanta PEN-Centro havas novan prezidanton, elektitan de la Asembleo kunveninta en Milano 3 junio 2011: sen. Bertil Nilsson. Literatura tradukisto, redaktoro kaj publicisto, Bertil Nilsson anstataŭas Perla Martinelli, fine de ŝia trijara mandato.
La Forumo diskutis pri la esenco kaj estonteco de la Sciencaj Institutoj, dum sia hieraŭa sesio en Milano. Scienca Instituto estas realaĵo kiu arigas fakulojn pri temaro grava por la esperanta popolo: ĝi estas agnoskita de la Esperanta Civito kaj estas gvidata de persono kiu havas la esperantan civitanecon.
Novaj aliĝintoj al la Pakto por la Esperanta Civito, el Eŭropo kaj el Afriko. Ilin akceptis la Forumo, kiu rolas kiel asembleo de la paktintoj. Nur unu el la du estas tuj voĉrajta. Fakte la Esperanto-Societo en Goma (Kongolando) devas kompletigi sian dosieron per la sendo de la statuto. La alia nova paktinto, jam voĉrajta, estas la redakcio de “Femina”.