Historia simpozio okaze de la bulgara jubileo
Centro Espero en Sofio, gvidata de c-ano Dimitar Papazov, planas historian simpozion pri la temo: “1907 kaj la sekvo”, okaze de la centjara jubileo de la bulgara Esperantio. Al la simpozio estos invititaj esperantologoj el Bulgario kaj el eksterlande, per la kunlaboro de Scienca Instituto Dietterle.