Virinoj kaj transseksulinoj: la konflikto estas servita
Multiĝas ĉie en la mondo la kazoj de perforto kontraŭ virinoj. Rekordaj pintoj de feminicidoj en la statistikoj norde paralelas al la plago de stuproj kiel milita armilo sude en la planedo. Sed en lando supozata lulilo de demokratio kaj liberaleco, nome Britio, nova konflikto manifestiĝis koncerne apartan feminisman batalon.