Kial ili ne respondas trafe al Koffi Gbeglo?
C-ano Koffi Gbeglo, kies simplaj demandoj jam nervozigis la UEA-komitatanojn, ĝis tioma grado ke li estis forbarita de ties diskutlisto, same simplajn komencis fari al la estraroj de UEA kaj ILEI pri la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, tie nomata (en plumpa traduko) “referenckadro”.