Heroldo de Esperanto 2364 (marto 2025) akurate aperis
La tria ĉi-jara numero de “Heroldo de Esperanto” akurate aperis, kvankam ne tiel frue kiel la aprila “Literatura Foiro”, revuo kiu tiurilate ĉiam rekordas de multaj jaroj.
La tria ĉi-jara numero de “Heroldo de Esperanto” akurate aperis, kvankam ne tiel frue kiel la aprila “Literatura Foiro”, revuo kiu tiurilate ĉiam rekordas de multaj jaroj.
En la aprila numero de Literatura Foiro, la 334a, la revuo ekvilibre dozas beletron kaj eseojn; la legantoj trovos fragmentojn de klasikaj verkoj, kiel la romano Unu, neniu kaj cent mil de Luigi Pirandello (tradukis Carlo Minnaja), kune kun profundaj recenzoj pri lastatempaj literaturaj eldonaĵoj (Epistolo al Philémonos de Vinko Ošlak, Eks
Jens Stengaard Larsen, Chomsky-orientita lingvisto, faris publikan deklaron kontraŭ finvenkismo:
La Komisiono (jure komisararo) de Eŭropa Unio, pere de sia prezidantino Ursula von der Leyen, emfazis hodiaŭ sian forton vidalvide al la EU-Parlamento, kreante embarason ene de la parlamentaj grupoj kaj dividon eĉ ene de naciaj registaroj.
Antaŭ nelonge mi denove aŭdis, ke mi estis “iama kandidato de la Ruĝa Listo” [en la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito].
Ekde hodiaŭ, la 10an de marto 2025, oficiale alireblas Esperanta Kulturservo (EKS), la konsorcia magazeno de la Esperanta Civito, en kiu vi povas trovi ĉiujn servojn kaj varojn produktatajn de niaj establoj.
En julio 1943, kiam la itala imperio estis perdita kaj la Interligitoj jam atingis Sicilion, la reĝo kun generaloj unuflanke kaj frondo interna al la faŝista partio aliflanke preparis la puĉon kiu, la 25an de julio, kaŭzis la areston de Benito Mussolini kaj la finon de lia diktaturo, anstataŭita de plena povo al la reĝo.
Mi miras ke la ekspluatado de la virino estas tiel facile akceptita. Se konsideri la antikvajn demokratiojn, profunde ankritajn en idealo de egaleco, oni apenaŭ komprenas ke la statuso de la sklavoj al ili ŝajnis natura: la kontraŭdiro devus esti evidenta.
La romano de Burhan Sönmez, prezidanto de PEN Internacia, estas presita kaj distribuata. Samjare LF-koop eldonis du romanojn kiuj rakontas pri la vivo aŭ pretervivo ene de diktaturoj: “Asertas Pereira” kaj “Istanbul” Istanbulo”. Ĉu la temo estas ĉiam aktuala?
Granda sukceso de esperanto kiel kulturlingvo en Barcelono, okaze de la internacia tago por Antonio Tabucchi, modele organizita de la loka Itala Kultur-Instituto en la universitato de Katalunio.
C-ano Giacomo Comincini partoprenis hodiaŭ en telematika kunveno de IYNF (Internacia Junularo de NaturAmikoj) kiel delegito de Esperanta Naturamikaro (ENa). En la kunsido ĉeestis deko da delegitoj de diversaj naciaj sekcioj kaj stabanoj de la organizo, kies sidejo estas en Prago. Dum la duhora kunsido, oni prezentis, en la angla, evoluojn kaj agadojn de ĉiuj sekcioj.
Morgaŭ la Konsulino, sen. Lorena Bellotti, kaj la vickonsulo pri bibliotekoj, sen. Rubeno Fernandez, testos unuafoje la novan sistemon kMeet per kiu, kadre de la domajno esperantio.net (neniom rilata al Usono), okazos la telematikaj kunsidoj de la Kapitulo, kaj iom post iom de ĉiuj fakrondoj kaj instancoj ene de la Esperanta Civito.