Dudeka de Junio: la tago de la rifuĝinto
En la siberiaj kaptitejoj dum la unua mondmilito, kaj en la ĉirkaŭa situacio de fuĝo kaj rifuĝo, de ekzilo kaj azilo, formiĝis eble la unua aŭtenta Sprachraum de la originala esperanto-literaturo.
En la siberiaj kaptitejoj dum la unua mondmilito, kaj en la ĉirkaŭa situacio de fuĝo kaj rifuĝo, de ekzilo kaj azilo, formiĝis eble la unua aŭtenta Sprachraum de la originala esperanto-literaturo.
Neniu kandidato (almenaŭ tiel ŝajnas) por la estraro de la Akademio de Esperanto, krom la eliranta kvaropo. Tial dum pliaj tri jaroj oficos doktoroj John Wells, prezidanto; Brian Moon kaj Probal Dasgupta, vicprezidantoj; Renato Corsetti, sekretario kaj kasisto.
Laŭ invito de filé de las Indias informaticas, hodiaŭ la Konsulo prelegis en Madrido al la stabo de ĉi tiu unika transnacia kooperativo, fontinta el virtuala komunumo per interreto. La kooperantoj jam de kelka tempo eklernis esperanton, sed nur unu el ili, s-ro Manuel Ortega, flue parolas ĝin.
Dek sep personoj el naŭ landoj (Hispanio, Francio, Belgio, Germanio, Svedio, Hungario, Svislando, Italio, Togolando) fondis hodiaŭ en Malago la Esperantan Naturamikaron, kiel jam anoncite. Temas pri la tria esperanto-societo registrita en la bela mediteranea urbo, apud AEU por la tuta Andaluzio kaj “Marbordo de la Suno” por la koncerna provinco.
Kunlabore kun Fonduso Pro Esperanto kiel regio, kelkaj andaluzaj Esperantianoj estas esplorantaj pri la ebleco starigi Esperanto-Domon en Malago, la unua urbo en Iberio, kaj la kvina en la tuta mondo, kie fondiĝis esperanto-societo (jam en 1892).
S-ino Mariangela Varese, aganta kiel provizora sekretario, komunikis la statutproponon de Esperanta Naturamikaro (ENA) al ĉiuj kunfondantoj de la nova asocio, kies fonda asembleo okazos en Malago la 15an de junio.
Ankaŭ la ĉefurbo de Svislando havas sian restoracion “Esperanto”. Ĝi situas en la kvartalo Wankdorf, atingeble buse (linio 20, haltejo Markuskirche) au fervoje (samnoma stacio). La preciza adreso estas Winkelriedstr. 42, CH-3014 Berno.
Rezultoj de la 20a internacia literatura konkurso “EKRA”-2010 organizita de Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” Razgrado (Bulgario), sub la auspicio de la revuo “Literatura Foiro”:
Poezio:
Unuaj premioj al:
Jaroslav Krolupper el Ĉexio pro “Kial” kaj “Elekto”;
Lenke Szàsz el Rumanio pro “Averto” kaj “Vintra mateno”;
Je la fino de majo 2010, la ĉefo de la Ismailaj islamanoj, Aga Ĥan, venis al Toronto (Kanado) por fari la fundamentan ŝpatfosaĵon de la tero kiu iĝos, en 2013, ismaila muzeo kaj kulturcentro.
Ankoraŭfoje la transnacia solidareco, kiu inspiras la Esperantan Civiton, helpis tre konkrete al esperantistoj trafitaj de la malbona sorto en Afriko.