Negativa financa konjunkturo por KCE
Apartamento vaka dum sep monatoj kaŭzis mankon de 9.000 frankoj en la kaso de Kultura Centro Esperantista. Aldone, la portempaj luoj en 2016 ankaŭ montris malkreskon. Tio kaŭzis negativan konjunkturon, kiun KCE sukcesas superi danke al prunto de Pro Esperanto. La luigo de la apartamento ekde oktobro restabiligos la situacion, kvankam la konjunkturo plene sereniĝos nur venontjare.