Kultura programo disvolvata, kongreso nuligita

HeKo 668 4-B, 23 dec 17

Dudek ses personoj ariĝis hodiaŭ matene en Buĵumburo ĉe la anoncita kongresejo: inter ili tri eŭropanoj, pluraj kongolandanoj, unu togolandano, multaj burundianoj. Sed pro la neĉeesto kaj de la prezidanto de SIPU kaj de la regiona reprezentanto de UETA, la inaŭguro de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto ne povis okazi. Des pli ke ne ekzistis entute salono kie kunveni, en la kongresejo.

Tagordo de la foruma sesio en Buĵumburo

HeKo 667 7-C, 12 dec 17

La Forumo de la Esperanta Civito estas kunvokita al Buĵumburo (Burundio), 27 decembro 2017, por diskuti laŭ la suba tagordo:

1) Komunikoj de la (Vic)Konsulo.
2) Elektoj de la Kortumo (2018-19).
3) Amendoj al la Konstitucio (ratifo).
4) Interpelacio kaj interogacioj:
4.1)  Interpelacio de forumano Lovriĉ (Fajszi Amika Rondo).
5) Rezolucioj, deklaroj, rekomendoj:

La homaj rajtoj en la esperanta popolo

HeKo 667 4-C, 10 dec 17

La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj situas je la fundamento de la internacia komunumo, pli specife de Unuiĝintaj Nacioj. En Esperantio multaj ŝajne referencas al Homaj Rajtoj, sed nek Universala Esperanto-Asocio, nek Sennacieca Asocio Tutmonda, nek Tutmonda Esperantista Junulara Organizo mencias la Deklaracion en siaj statutoj.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.