Jam presita la UK-numero de Heroldo

HeKo 448 6-B, 6 aug 10

La numero 2159 de “Heroldo de Esperanto” estas jam survoje al la abonantoj. Interalie, ĝi estas la 150a aperinta ekde kiam Stano Marĉek memvole forlasis la redakcion de la plej ofta esperanto-gazeto (kiu lanĉis lin kiel redaktoron), laboronte por asocio kiu ĵus senkompate anoncis lian maldungon. La numero estas dediĉita al la Universala Kongreso ĵus finita en Havano.

Unua kunveno de la Fonduma Konsilio

HeKo 447 8-C, 1 aug 10

La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto kunvenos unuafoje 18 aŭgusto 2010, tuj post la aprobo de la leĝo pri la Civita banko, samtage en Svislando.

La Fonduma Konsilio, krom kelkaj decidoj dependaj de administraj preskriboj, diskutos pri du projektoj: la Esperanto-Domo en Andaluzio kaj la Civito de Paco en Burundio.

Kampanjo por maldungi Osmon Buller

HeKo 447 7-A, 31 jul 10

El Nova Kaledonio startis kampanjo, en formo de petskribo, por maldungi s-ron Osmo Buller ĉe Universala Esperanto-Asocio. Historie, sed ne metode, ĝi rememorigas tiun por maldungi siatempe s-ron Hans Jakob. Ne ekzistas alia precedenco tiuspeca rilate direktoron de UEA. Jen la teksto de la petskribo:

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.