Pliaj landaj asocioj en la Pakton
Unu plia landa asocio decidis ĉi-semajne peti la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito: la koncernaj dokumentoj estas survoje, kaj estos ekzamenataj fare de membro de la Kortumo meze de marto, por konstati ilian regulecon kaj eventuale peti kompletigon antaŭ la transdono al la Forumo.