Oficiala komuniko de GEJ kaj PEJ pri JES
La silvestro de 2009 vidos kunigon de IS kaj AS, du fortaj kaj sukcesaj eventoj kiuj ĝis nun konkurencis.
La silvestro de 2009 vidos kunigon de IS kaj AS, du fortaj kaj sukcesaj eventoj kiuj ĝis nun konkurencis.
Kiam temas pri Israelo ĝenerale kaj pri cionismo aparte (ja sen cionismo ne naskiĝus Israelo), kleraj esperantistoj memoras ke Zamenhof rifuzis cionismon, kaj ke en junio 1914 li rifuzis la honoran prezidon de Hebrea Esperanto-Asocio — kiu fakte ne fondiĝis, pro la subita eksplodo de la unua mondmilito, kaj ekestis nur en 1925, sub la efektiva prezido de unu el niaj plej talentaj humurist
La literaturo de Cipro, disvolviĝinta en du lingvoj — la greka kaj la turka, estas malvaste konata. La multjara konflikto, kies viktimoj estas la du popolgrupoj sur la insulo, donas al ĝi temojn, kiujn aliaj literaturoj ne traktas.
La landaj sekcioj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Germanio kaj Pollando organizos la unuan Junularan E-Semajnon (E ne estas difinita) jarfine 2009.
Laŭ gazetara komuniko de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, antaŭ la Silvestra Balo en Internacia Festivalo organizita de Hans-Dieter Platz en Duseldorfo, debutis la nova esperanto-ekzameno de UEA.
Estas naŭ la titoloj kiuj kandidatas por la PEN-premio “La Verko de la Jaro 2008”. Ili ricevis la subtenon de almenaŭ tri PEN-membroj por esti en la listo. La premion asignos la abonantaro de “Literatura Foiro” per referendumo ĝis 30 aprilo 2009. La aŭtoro de la premiita verko rajtos gasti du semajnojn en kastelo Lavigny apud la Lemana lago.
Hèctor Alòs i Font, komitatano de Kataluna Esperanto-Asocio, aludis al la Esperanta Civito en publika komentario al la tezoj de Zlatko Tiŝljar pri esperanto kiel identigilo de la esperanta popolo, proponebla ankaŭ kiel helplingvo por Eŭropa Unio. Skribis s-ro Alòs:
Nek Universala Esperanto-Asocio nek Sennacieca Asocio Tutmonda sendis saluton al la 16a Togolanda Esperanto-Kongreso, 26-28 decembro 2008.
Hodiaŭ, en la mortoalo de kalifornia prizono, Billy Waldon “N. I. Sequoyah” fariĝis 57-jara.
Zlatko Tiŝljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, disvolvis jam plurfoje interesan tezon. Li komprenis ke “la lingvo ne estas nur komunikilo, sed ĝiaj ĉefaj samgravaj du funkcioj estas la komunika kaj la grupidenteca.
La Registra Instanco komunikas ke la 29an de decembro 2008 mortis c-ano Ermanno Mello, 66-jaraĝa, en tragika cirkonstanco. Lia antikva domo en la centro de vilaĝo Bienno, kamuna valo (provinco de Brikso, Italio), estis subite atakata de incendio. C-ano Mello mortis sufoke pro la fumo, ĉar lia korpo ankoraŭ kuŝis sur la lito, ne bruligite.
Karaj gecivitanoj,
Se je la 15a de decembro, Tago de la Esperanta Kulturo, indis retrospektivi pri la finiĝonta jaro, je la 31a indas perspektivi pri la nova jaro. Listigi la ĉefajn proponojn, esperojn, dezirojn kaj bondezirojn por Esperantio en 2009.