Pri la cenzuro en Esperantio
C-ano Giorgio Silfer prelegis pri la cenzuro en la esperanto-informado, okaze de la kongreso de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio en Vilno, fine de majo 2008.
C-ano Giorgio Silfer prelegis pri la cenzuro en la esperanto-informado, okaze de la kongreso de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio en Vilno, fine de majo 2008.
Probal Dasgupta en la unua paĝo de “Heroldo de Esperanto” 10:2008, la unua el la du numeroj dediĉitaj al la kongresa sezono (kaj kune ekspedotaj). La prezidanton de Universala Esperanto-Asocio intervjuis sen. Dieter Rooke, korespondanto de HdE en la roterdama UK. Aparte interesa estas lia respondo pri la rilatoj kun la Esperanta Civito.
La Komitato de Esperanto-Federacio de Niĝerio (dua landa asocio akceptita en la Pakton) kunvenos fine de aŭgusto en Owerri.
Ankaŭ esperanto situas inter la lingvoj de www.penpoemrelay.org, kiu ekde hieraŭ ne estas alirebla el Popola Ĉinio. La poemĉeno de PEN Internacia por la esprimlibero en Ĉinio enhavas 125 tradukojn al 98 lingvoj, de la samaj versoj, kvazaŭ poezia petskribo al la ĉinaj aŭtoritatoj, surbaze de la verko “Juni” ” de Shi Tao.
Hodiaŭ prof. d-ro Ilona Koutny vizitis la Esperanto-Domon de Ĉaŭdefono, okaze de libertempo en Svislando. Prof-ino Koutny interalie renkontis la prezidantinon de Kultura Centro Esperantista, sen. Perla Martinelli, kiu havis la okazon prezenti la aktivecon de KCE.
Jam en sia numero 2, en aŭgusto 1970, “Literatura Foiro” dediĉis artikolon al la plej fama disidento en Sovetunio, Aleksander Solĵenicin.
La unua ĉapitro de “Mi estas sloveno – ĉu grave?” de c-ano Vinko Oŝlak, originale verkita en esperanto, premieras en la aŭgusta numero de la revuo “Literatura Foiro” (39a jaro, n-ro 234). La aŭtoro proponas en sia libro novan prinacian kaj priminoritatan paradigmon, fundamentante sian meditadon ĉefe per la Biblio.
José Salguero nomata Kani, aktoro kaj anarkiisto, UEA-ano kaj SAT-ano, menciis la Esperantan Civiton en ĵusa publika apostrofo kontraŭ Universala Esperanto-Asocio: “Mi tre verŝajne ne partoprenos venontajn UKojn kaj mi esperas, ke la sinteno de UEA, kiu kritikas la ŝtatemon de [la Esperanta] Civito, sed agadas kiel ŝtato aŭ magnatentrepreno, ŝanĝiĝu estontece.
Lex Referendaria, kiu enkondukis la instituton de la referendumo, estas la plej grava fundamento por la rekta demokratio en la Esperanta Civito. Des pli grava ĝi estas ĉar, kvankam iniciatita de la Blanka grupo, la leĝopropono estis unuanime aprobita, kun la aktiva kaj konstrua kontribuo de ĉiuj senataj grupoj, kaj majoritate kaj opozicie.
La definitive aprobita leĝo pri la familia juro okupiĝas ankaŭ pri onomastiko, sed unuavice ĝi pritraktas la proceduron por akiri la esperantan civitanecon danke al unuagrada parenceco.
Post semajno ekos la kursoj de la Esperantologia Fakultato ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. Ilin organizas Kultura Centro Esperantista, laŭ du plenaj studsemajnoj, dediĉitaj al tri studobjektoj: literaturo, historio kaj sociologio, trejnado al lingvotestado — ĉiam rilate al esperanto. Por la inaŭgura lekcio estas invitita prof. d-ro hab.
Esplorante pri la deveno de hungaraj popolkantoj, la eminenta kantistino Gabi Jobba (tragike forpasinta en 1983) malkovris ke multaj originis el poemoj, kaj ke ofte ilia aŭtoro estis Sándor Petöfi, la ĉefa poeto de la hungara romantiko.