De fonduso al fondumo

HeKo 414 5-C, 28 dec 09

La Kapitulo baldaŭ liveros al la Senato leĝoproponon pri la transformo de Fonduso Pro Esperanto al fondumo. La estonta Fondumo Pro Esperanto plenumos ĉiujn ĝisnunajn funkciojn de la Civita banko, sed kun alia jura statuso, kiu ebligos al individuoj kaj kolektivoj donaci monon alimaniere perditan, ĉar destinitan al la pago de impostoj.

Konsula saluto al la 17a Togolanda kongreso

HeKo 414 3-C, 26 dec 09

“Niaj dankoj iras al la Esperanta Civito, sen kiu multajn aferojn en nia Esperanto-movado ni ne scius. Egan dankon ni ŝuldas al ĝi kaj aparte al Giorgio Silfer, kiu taskas al si ĉiam defendi nian agadon kaj helpi al ĝia kresko.” Per tiuj vortoj Afrika Centro Esperantista dankis interalie la Esperantan Civiton, okaze de la 17a Togolanda Esperanto-Kongreso, inaŭgurita hodiaŭ en Aneho.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.