SAT preparas la eksigon de sen. Rooke
En Sennacieca Asocio Tutmonda la eksigo de membroj ŝajnas dependi ne de arbitracia organo, sed de la ekzekutiva instanco, la Plenum-Komitato. Ĉi tiu decidas surbaze de propono de la Konflikto-Komisiono. Jen la dokumento kiu koncernas interalie la senatanon de la Ruĝa grupo, Dieter Rooke.
Le Monde diplomatique presita en Bulgario
Danke al LF-koop, la papera eldono de “Le Monde diplomatique en Esperanto” estas hodiaŭ presita en Bulgario. La stabo de LF-koop okupiĝas ankaŭ pri la dissendo. Temas pri speciala eldono okaze de la Universala Kongreso en Bjalistoko, kun polikromio en la unua kaj lasta paĝoj.
Popolo sen historio estas popolo sen futuro
Detala EDE-rezulto en Francio
Okaze de la lastaj elektoj por la EU-Parlamento praktike la sama nombro da francoj partoprenis la baloton, kompare kun 2004: 17.218.974 anstataŭ 17.169.034. Sed pro la kresko de la voĉrajtantoj (44.282.679 anstataŭ 41.510.298) la procento de la partoprenantoj malkreskis: 38,88% anstataŭ 41,36% de 2004.
Grava legaco al IEMW
La direktoro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, mag. Herbert Mayer, anoncis ke s-ino Ada Csiszár testamentis al IEMW gravan heredaĵon. Temas pri la privata biblioteko de Kálmán Kalocsay, korespondaĵoj, manuskriptoj, dokumentoj, fotoj.
Lingvotestado tre sukcesa en Andaluzio
En Hispanio la unua lingvotesta sesio konforme al la Komuna Eŭropa Framo de Referenco tre sukcese okazis en Malago, kadre de la Hispana Kongreso de Esperanto, zorge de Kultura Centro Esperantista kaj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.
Kad vu parlas bjalistanto?
Post la protestoj pro la vampirsuĉaj hoteltarifoj, post la ploro pro la malmultnombreco de la aliĝintoj, jen fine ridindaĵo lige kun la Universala Kongreso en Bjalistoko (aŭ Bjelostoko, se paroli zamenhofe).
OSIEK kaj "La Gazeto" virtuale mortis (kaj resurektis)
La Internacia Esperanto-Konferenco de la rondo ĉirkaŭ “La Gazeto” de Eugène de Zilah estas planita en Kondoros (Hungario) kiel kutime por la tria semajno de julio, pri la temo “Humura literaturo en esperanto”.
OSIEK kaj "La Gazeto" virtuale mortis
La Internacia Esperanto-Konferenco de la rondo ĉirkaŭ “La Gazeto” de Eugène de Zilah estas planita en Kondoros (Hungario) kiel kutime por la tria semajno de aŭgusto, pri la temo “Humura literaturo en esperanto”.
Fine startis KEF 9
Post du prokrastoj kaj kvar jarojn post la oka (certe ne la plej brila) en Helsinko, fine okazas la naŭa Kultura Esperanto-Festivalo en Elsinoro (Danlando). Ĝi daŭras ĝis la 12a de julio kaj arigas ĉ. 120 personojn, laŭ la programkajero: pli ol duono venas el Danlando kaj Svedio, la tria grupo ŝajnas la rusa.
Michael Jackson en la gazetoj de LF-koop
Jes, Michael Jackson estos en la aŭgusta numero 240 de “Literatura Foiro” per tre interesa artikolo de la reĝisoro Jordan Slavejkov kaj per la kanto “Thriller”. Sed ĉu vi jam (re)abonis la kulturan revuon en esperanto? Se ankoraŭ ne, tiam vi povas peti peron de kontakto kun via landa peranto tra la redakcio de HeKo.