Michael Jackson en la gazetoj de LF-koop

HeKo 395 5-B, 8 jul 09

Jes, Michael Jackson estos en la aŭgusta numero 240 de “Literatura Foiro” per tre interesa artikolo de la reĝisoro Jordan Slavejkov kaj per la kanto “Thriller”. Sed ĉu vi jam (re)abonis la kulturan revuon en esperanto? Se ankoraŭ ne, tiam vi povas peti peron de kontakto kun via landa peranto tra la redakcio de HeKo.

La redaktata numero de “Heroldo de Esperanto” (9:2009) dediĉas artikolon al la rilatoj inter la kantisto kaj esperanto, laŭ epizodo kiu igis lin, en 1994, la plej grava propagandisto de nia lingvo, kune kun papo Wojtila, kiu bondeziris unuafoje en esperanto, samjare je Pasko. La artikolo ankaŭ prilumas la personecon de la “pop-reĝo”, kun interesa komparo al tiu de fama angla verkisto.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.