OSIEK kaj "La Gazeto" virtuale mortis

HeKo 395 7-A, 8 jul 09

La Internacia Esperanto-Konferenco de la rondo ĉirkaŭ “La Gazeto” de Eugène de Zilah estas planita en Kondoros (Hungario) kiel kutime por la tria semajno de aŭgusto, pri la temo “Humura literaturo en esperanto”.

Sed la retejoj de OSIEK www.osiek.org kaj de la periodaĵo www.lagazeto.com ne plu ekzistas. La nekrologoj nemezas en la angla: This domain is expired. Kompreneble kun la domajnoj malaperis ankaŭ la arkivoj de “La Gazeto” en la reto. Kaj certe ankaŭ la retadresoj por komuniki kun OSIEK kaj la redakcio.

Por tiuj kiuj pensis iri al IEK: Kondoroso estas vilagho en la departemento Békés, unu el la plej tipaj (kaj neriĉaj) en la vasta hungara ebenejo, nefacile atingebla, proksima al Rumanio, kvankam ankoraŭ ne landlime.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.