Pri la Civita aŭspicio al la 6a AKE en Togolando
S-ro Bert Schumann, administranto de la diskutlisto “uea-membroj”, dissendis la suban mesaĝon tra tiu listo:
S-ro Bert Schumann, administranto de la diskutlisto “uea-membroj”, dissendis la suban mesaĝon tra tiu listo:
Honore al centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof la norda legacio de la Esperanta Civito okazigas transnacian interreligian kolokvon pri la temo “La homaranisma elano en la nuntempaj religioj”. La kolokvo disvolviĝos en la universitata urbo Upsalo, ĉe la plej grava instituto por la formado kaj klerigado de pastroj en Svedio, 28 junio — 2 julio 2017.
Post la anonco pri la subita demisio de c-ano Stefano Keller el la estraro de UEA, c-ano Koffi Gbeglo komentariis, ke tion kaŭzis desaponto pro la konduto de “reganta triopo”. Verdire la demisiinto neniam klarigis sian decidon, ĝis la ĵusa ricevo de longa komuniko, per kiu li konfirmas la tezon de c-ano Gbeglo. La esencaj frazoj estas:
Malprobable la eliro de Britio influos la lingvopolitikon en Eŭropa Unio, sed certe ĝi jam vekas perturbojn ene de Universala Esperanto-Asocio.
“Memkompreneble UEA devas ĉiam proponi, ke Esperanto fariĝu laborlingvo de Eŭropa Unio kaj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ni tion devas konstante ripeti”, deklaras Dietrich Weidmann, kiu plu emfazas:
La voĉon favoran al Eŭropa Unio en Skotlando, Norda Irlando, la kosmopolita Londono, la plej okcidentaj partoj de Kimrio superŝutis la forta antieŭropismo de la angla provinco, kiu tiel devigas la tutan Brition eksiĝi el EU.
La opinio de la parlamentaj frakcioj en la Senato de la Esperanta Civito estas klaraj rilate Eŭropan Union: principe favoraj la Verda kaj la Blanka grupoj, principe kontraŭa la Ruĝa, laŭ la programoj kuplitaj al la kandidatlistoj en 2011. Ne same klare esprimitaj starpunktoj ekzistas pri la temo de la azilpetantoj, kaj pri la migrofluoj ĝenerale: certe en la Senato okazos debato.
Kvardek numeroj po minimume dudek ok paĝoj de la revuo “Femina” en dek jarkolektoj, el kiuj la unua sub la respondeco de c-ino Agneta Emanuelsson kaj la ceteraj naŭ redaktitaj de c-ino Perla Martinelli. “Femina” fariĝis la plej longdaŭra kaj interesa periodaĵo (ne nur) por virinoj en esperanto.
La transformo de Esperanto-Gården al granda domo por azilpetantoj renkontas plian obstaklon en la ĵusa politika starpunkto de UEA, kies landa asocio en Svedio membras en la kooperativo posedanta la tutan konstruon (sub la pezo de hipoteko pagenda al la loka civito kaze de vendo).
Per nesubskribita komuniko el Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio esprimis politikan starpunkton okaze de la Monda Tago de la Rifuĝinto.
Studa Sabato ĉe la Norda Legacio de la Esperanta Civito en Stokholmo arigis kelkajn eminentajn esperantistojn, de en kaj de ekster Svedio: inter ili prof. d-ro Christer Kiselman, mag. Heidi Goes, poeto Jarl Hammarberg, redaktoro Bengt Olof Åradsson, kaj la muzikema Martin Strid, kiu proponis agrablan intermezon per siaj baladoj.